Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
22
 

diveni, ĉu tio, kion ŝi diris, faras sur li ian impreson ĉu nenian. Li ne deturnadis siajn okulojn de ŝia vivigata vizaĝo, kaj la malgrasaj fingroj de siaj longaj manoj, kiujn li apogis sur la genuoj, ĉiam pli rapide tamburadis sur la elfrotita drapo de sia vesto. Kiam Johanino ĉesis paroli, li per sia malrapida naza voĉo ripetis:

— Poste — poste?!…

Kaj poste, kun stranga movo signifanta ĉu embaraso ĉu ŝerco, entirante la kolon en la amidonitan kolumon de la ĉemizo, ne sen ŝanceliĝo demandis:

— Nu?… Kio?… Tiel malproksimajn projektojn vi faras… Kaj ĉu vi ne pensas edziniĝi?

Ŝi suprentiris la ŝultrojn.

— Mi dubas, ĉu tio povus iamajn fariĝi. Vi scias, ke ni konas