Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
23
 

preskaŭ neniun, neniu ni estadas, …kiel do? Kiamaniere? Cetere, eble… sed mi ne povas kalkuli je tio.

Tenante ĉiam la kolon entiritan en la kolumo kaj levante iom la kapon la frato rigardadis ŝin kiel antaŭe, nur sur liaj mallarĝaj lipoj ombrigitaj per nigraj lipharoj trakuradis kvazaŭ ŝerca rideto.

— Nu… komencis li — kaj tiu doktoro?

Tiufoje Johanino ekruĝiĝis kaj kun miro ekrigardis la fraton. Kiel! li divenis tion, pri kio ŝia buŝo nek al li nek al iuajn diris eĉ unu vorton! Li tiel apatia kaj dormema, tamen devis esti observinta ŝin atente, se li povis, ne sciate el kio, nur se el ŝiaj okuloj, el la ludo de ŝiaj trajtoj diveni… Cetere ne estis pri kio paroli. Estis nek amaĵo nek ioajn simila. Jen, iel, la koro ekbatis pli