Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
24
 

vive. Estante juna ĝi ja devis ekbati pli vive, sed cetere ĝi silentis, ĉar ĝi havis nenian esperon. La ruĝiĝo estingiĝis sur la vizaĝo de Johanino kaj ŝia buŝo kaj okuloj serioze graveciĝis. Post momenta silento pli mallaŭte ol ĝis nun ŝi rediris:

— Mieĉjo mia! Vi bone scias, ke tio estus por mi revo tro alta… Doktoro Adamo estis por ni tre bona dum la tempo de la tiel longa malsano de nia patro… kaj mi diras al Vi sincere, ke li ŝajnas esti idealo de homo. Sed precize tial, ke estas tiel, mi scias, ke li ne pensas pri mi kaj neniam pensos.

Ŝi klinis la kapon kaj finis mallaŭte:

— Nur… nia urbo estas tiel malgranda… tie-ĉi la homoj scias ĉion unu pri la alia kaj iafoje devas renkontadi unu la alian, mi do volas,