Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
25
 

ke li sciu… ke mi… bone scias, ke inter ni neniam io estos, sed mi volas… ke li sciu, ke mi meritas almenaŭ lian estimon…

Ŝi levis la vizaĝon kaj tra la vitro de l’fenestro rigardis supren, kvazaŭ en neatingebla malproksimeco ŝi vidus ian idealan ĉielarkon, kiu ekpendis super ĝia griza vivo. Mieĉislao elŝovis la kolon el la amidonita kolumo kaj mallevis la kapon. Liaj fingroj daŭrigis tamburadi sur la ostaj genuoj, la buŝo iom malfermiĝis. Malfacile estus diri, ĉu li sentis sin malgaja, enuita aŭ ankoraŭ dormema.

Subite li demandis:

— Nu, kaj kiom oni pagos al vi?

Johaninon tiu-ĉi demando tuj ekvekis el ŝia enpensiĝo ĉu revo. Gaje ŝi respondis al la frato, ke ŝi perlaboro estos ne granda, tamen