Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
26
 

en ilia kuna vivo multe pezos. Cetere tio estas nur komenco — grenero al grenero estos plena kulero.

Kaj poste, poste…

Mieĉislao leviĝis. Rigide li faris kelkajn paŝojn, fleksis la malgrasajn brakojn en la elfrotitaj manikoj ĉirkaŭ la talio de l’fratino kaj forte kelkajn fojojn kisis ŝian frunton.

Tiun-ĉi vesperon je la krepusko el malsupre, el sub la planko komencis penetri al ŝi senbridaj parolegoj, frapadoj, kriegoj. Estis momento, kiam post la estingiĝo de l’taglumo vekiĝis kaj komencis sian vivon la drinkejo. Kvazaŭ la resonoj de tiu-ĉi nokta subtera vivo estus eklevintaj ŝin, ŝi ekstaris de l’benko kaj rapide malsuprenkuris en la korton. Ŝi kuris la loĝejon de l’seruristo drinkulo kaj de lia edzino, la lavistino. Survoje ekkaptis ŝian veston