Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
27
 

knabineto malgranda, nudpieda, ruĝeta kaj kun movoj de anaso, kurante apud ŝi, kune kun ŝi malaperis post la pordo de la malluma vestiblo. Post sufiĉe longa tempo, kiam ili ambaŭ eliris, post ili aperis la seruristo, homo kun larĝaj brakoj, vizaĝo ŝvelita pro drinkado, plenlarmaj okuloj kaj malordigita hartufo super la mallarĝa frunto. El lia vesto kaj el tuta lia eksteraĵo vidiĝis malordaj kutimoj, sed tiun-ĉi tagon li ne estis malsobra, sed nur ĝojigita kaj kortuŝita. Ĉe l’sojlo de sia loĝejo li kliniĝis kaj kaptinte la manon de Johanino li el tuta sia forto kisis ĝin. Samtempe la granda larĝabraka Kosĉjo, vestita en dika tolo, peze frapanta la pavimon per siaj nudaj piedoj portis kruĉon da akvo kaj suprenkuris la ŝtuparon kondukantan en la loĝejon de la gefratoj Lipski.