Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
28
 

Jam antaŭ sufiĉe longa tempo li ianfoje plenumadis por Johanino diversajn mastraĵajn servojn. Mirinde! Tiu-ĉi dekdujara infano havis frunton jam sulkitan kaj rigardadis la homojn el sub la brovoj, iafoje ruzege kaj kolere. La patrino troŝarĝita de laboro kaj eterne ĉagreniĝanta, ofte lin insultis kaj eĉ batis; la patro, kiu lin amegis, alportadis al li el la drinkejo neplenbrulitajn cigarojn kaj krakenojn odorantajn je brando; por li fonto de amuzo, ĝuado kaj ekkono de l’vivo estis — la drinkejo. Tamen de antaŭnelonge tiu-ĉi maljuna infana koro eble la unuan fojon ekfloris per alia sento ol sento de maljustaĵo, timo kaj drinkejaj impresoj. Neniam en sia vivo li vidis tiel belegan fraŭlinon, kiel en siaj okuloj estis Johanino kaj aŭdis tiel dolĉan voĉon kaj tiel