Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

interesajn rakontetojn kiel tiaj, kiujn rakontadis ŝi, kiomfoje ŝi kuiradis la tagmanĝon aŭ rebonigadis la tolaĵon kaj li helpadis ŝin, kiel li povis, aŭ apud la muro de l’kuirejo li sidadis sur la tero ĉirkaŭprenante per la brakoj siajn genuojn kaj rigardadis ŝin jam ne el sub la brovoj kaj sovaĝe, sed maltimeme kaj kompreneme. De kiam ŝi diris al li, ke li estu bona por la malgrandeta Manjo, ne batu ŝin, ne pinĉu kaj ne terurigu, oni ofte povis vidi ilin tenantajn sin man’en mano kaj kune promenantajn en la korto. Ofte ankaŭ ili entradis la ŝtuparon kaj eniradis la kuirejon de Johanino.

La kuirejo estadis poste ĉiutage plena de bruo. El post la maldika muro de l’supra etaĝeto eliradis eksternen maldikaj voĉoj infanaj balbutantaj:

— A… b… c… a… b… c…