Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malagrabla al vi… Kvankam malriĉe sed pure… Por manĝi fritan kolumbeton ne sufiĉas malfermi buŝeton…

En tiu-ĉi tempo Johanino jam neniam estis malgaja. Ŝi havis pli serenan, pli sanan aspekton. Ŝia gajno estis tre malgranda, sed estas konate, ke la ideo pri grandeco kaj malgrandeco estas en tiu-ĉi mondo ekstreme malegala. Por ŝi tiuj-ĉi malgrandaĵoj estis preskaŭ savo. De unuj ŝi ricevadis malgrandajn kvantojn da mono, la aliaj ŝin rekompencadis alie laŭ ebleco. La lavistino lavadis senpage ilian tolaĵon; la masonisto, posedanta vastan ĝardenon alportadis legomojn kaj fruktojn, la domgardisto fendadis ilian lignon por hejtado. Kiel ŝi ekmiris rimarkante, ke eĉ la drinkulo seruristo deziris pagi al ŝi per mono vere alinatura, sed kiu ne malpli havis por ŝi altan valoron. Kiom-