Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

foje ŝi revenante de la urbo eniradis la korton, tiu-ĉi homo ankaŭ aperadis. Ĉu ekvidinte ŝin tra la fenestro li elfaladis el la drinkejo, aŭ elŝoviĝadis el post la angulo de l’domo, kie li sidadis tutajn horojn mallaborante, ĉu en siaj pli bonaj tagoj interrompante sian seruristan laboron, li eliradis el sia loĝejo, ĉiam kun horloĝa reguleco, la densa hararo kaj la malalta frunto kliniĝadis antaŭ ŝi kaj la flavaj ŝvelitaj lipoj presadis sur ŝian manon laŭtan kison. Estis tio vere abomena kiso de drinkulo, kies postsignojn ŝi preskaŭ senscie plejrapide forviŝadis, kiu tamen kiel brilianto enfaladis en ŝian koron. Kiel briliantoj lumis ŝiaj okuloj, kiam ŝi alportis kaj montris al la frato duondekduon da neĝblankaj novaj ĉemizoj kiuj anstataŭis la malnovajn disŝiritajn.