Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tiun-ĉi tagon ankaŭ ŝi ornamis sian nigran ĉapelon per branĉeto de artaj floroj… Nun ŝi rigardadis la homojn kuraĝe kaj trankvile; sed estis en la urbo unu homo, kies rigardon, kiomfoje ŝi lin rimarkis, ŝi deziris renkonti, kvankam ŝi penadis ne pensi pri tio.

Li estis tre bona por ŝia patro dum la longedaŭra malsano, ŝi vidadis lin tiam ofte, aŭskultadis interparolojn kiujn li havis kun la instruita pedagogo — poste li venis al la entombigo kaj kiam ŝi ŝanceliĝanta sekvis la ĉerkon li apogis ŝian manon sur sia brako. Kaj nenio pli estis inter ili, sed ŝi neniam ĝin forgesis. Nun ŝi vidadis lin nur en la strato, de malproksime, veturantan en beleta unuĉevala kaleŝo por viziti siajn pacientojn. Kiomfoje li rimarkis ŝin, li ŝin salutis ĝentile. Nenio pli. Tamen en ŝia koro ia