Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kordo obstinis vibri ĉe ĉia renkonto kun li kaj kanti al ŝi pri li dum la horoj de silento. Ŝi diris al si: Neeble! Sed jam neniu pli faris sur ŝi eĉ plej malgrandan impreson, kaj iafoje dum lunaj noktoj post taga laboro ripozante, sed ankoraŭ ne dormante, tra la vitroj de l’fenestreto ŝi rigardadis supren, alten… Tiu granda feliĉo, pri kies akiro ŝi eĉ ne revis, tiam ŝajnis al ŝi ideala ĉielarko pendanta en neatingebla malproksimeco super la griza tero… Iafoje ankaŭ ŝi imagis, ke ŝi estas eta vermeto vigle rampanta ĉe l’fundamento de alta ĉielon tuŝanta konstruaĵo. Ĉe l’fundamento, tiun-ĉi esprimon ŝi ie aŭdis, legis. Jen ŝi nun estis tie. Pli alte estis radio, lume. Tie la homoj levadis kaj prilaboradis multekostajn marmorojn, detiradis al ĉielo sunajn radiojn, serĉadis juvelojn kaj orna-