Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

madis la mondon kaj sin mem per briloj. Ŝi kune kun granda nombro da similaj estaĵetoj kolektadis en ombro polveretojn, sed ŝi tiel tute estis kontenta je tio, ke antaŭ ŝia fantazio la estonteco fariĝadis serena, kaj eĉ el tiu alta ĉielarko de l’muta per ĉiam sento ne faladis sur ŝiaj lipoj eĉ guto de maldolĉeco, sed nur defluadis iafoje iom da sopiro kaj malĝojo.

Ofte en malfruaj vesperoj maldecaj kantoj, malbelegaj ridegoj, krudaj piedobatoj kaj bruoj drinkejaj el malsupro, el sub la planko penetradis en la malluman aŭ lumigitan per la luno kuirejon. Sovaĝa tiu-ĉi bruo tiam flugpendadis super la blanka litkovrilo, super la pensoj, revoj kaj infane pura trankvila sonĝo de Johanino.