Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kvankam ŝi instruis sufiĉe grandan nombron da infanoj, ŝi tamen ne ĉesis okupadi sin diligente de sia malgranda mastraĵo. Tial ŝi ĉiutage unu aŭ du fojojn eliradis urbon por aĉeti provizojn kaj aliajn necesajn objektojn. Dum tiuj-ĉi ekskursoj ŝi devis plejofte preterpasi proksime la grandan juĝejan konstruaĵon, sed ŝi neniam turnis sur ĝi eĉ plej malgrandan atenton. Ĝi estis tiel granda kaj ŝi tiel malgranda! La vastan internon de l’juĝejo plenigadis resonoj de disputoj kaj krimoj, kion ŝi do povis havi komunan kun ĝi? Tamen — kiel ĝi fariĝis, malfacile estas esplori — ian tagon ŝi eniris unu el la salonoj de tiu-ĉi konstruaĵo, kaj oni montris al ŝi tuj la lokon, kie ŝi devis sidiĝi. Estis la benko de l’kulpigitoj. Neniam poste ŝi povis klarigi al si, kiamaniere ŝi trapaŝis