Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tra la homamaso kaj alvenis tiun-ĉi lokon. Ŝajnis tiam al ŝi, ke la tuta sango kuris en ŝian kapon, bolis tie, bruis, ĝemis, bruligis ŝian frunton kaj vangojn kiel fandita fero. En ŝiaj okuloj la homoj, la muroj, la meblaro nebuliĝis kaj intermiksiĝis tiel, ke ĉirkaŭ si ŝi vidis nur ian multkoloran moviĝetantan amason. Kiam ŝi fine rimarkis, ke tiu-ĉi amaso havas kelkacent homajn okulojn, kiuj scieme ŝin rigardadis, plenigis ŝin sento kvazaŭ oni estus metinta ŝin tute senvestigitan en la mezon de l’urba foirejo. Ŝi ekdeziregis leviĝi kaj forkuri, sed en sia turmentita animo ŝi havis malklaran senton, ke tio estas neebla.

Tiuj, kiuj en tiu-ĉi momento ŝin rigardis, vidis maldikan, delikatan knabinon, malriĉe vestitan, tremantan, timigitan, flame ruĝiĝintan ĝis la strioj de ŝiaj blondaj haroj.