Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Estis la plej granda salonego de l’juĝejo. Preskaŭ preĝeja alteco donis al ĝi imponan vidon; solenan impreson faris la tapiŝoj kaj tukoj kovrantaj la longan tablon, ĉe kiu sidiĝis la juĝistoj. Amaso da homoj plenigis la benkaron. En la laŭlarĝa muro kvar grandegaj fenestroj ĵetadis monotonan blankan lacigantan lumon sur la altajn blankajn monotonajn murojn, sur la seriozajn juĝistojn, sur la multekoloran moveman horamamason, zumantan per duonlaŭta interparolado. Tie kaj tie-ĉi ekbalanciĝis diverskoloraj floroj sur virinaj kapoj, eksonis kiel eĥo de l’ plafono iom pli laŭte elparolita vorto. La juĝeja servisto elparolis laŭtege kelkajn vortojn kaj fariĝis silento, en kiu aŭdiĝis voĉo de prezidanta juĝisto:

Proceso de Johanino Lipska,