Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kulpigita pro kondukado de lernejo sen permeso de la registaro. Tiuj-ĉi vortoj rekonsciigis Johaninon. Ŝi stariĝis kaj respondis kelkajn demandojn de l’prezidanto mallaŭte sed klare. Poste ŝi ree sidiĝis. La fajra ruĝaĵo malaperis de ŝia vizaĝo, kiu ree fariĝis pala kiel ordinare. Samtempe estis videble, ke ekkaptas ŝin enpensiĝo tiel insista kaj neforpelebla, ke ĝi forturnadis ŝian vidon kaj aŭdon de la sceno ludata antaŭ ŝi kaj tiel proksime ŝin tuŝanta. En ŝiaj larĝe malfermataj okuloj pentriĝis miro. Ŝi levis ilin alten kontraŭ la ornamaj kornicoj de la kontraŭa muro; kelkfoje ŝi movadis la kapon, kvazaŭ ŝi penis kompreni ion eksterordinare mirindan kaj — neniel ŝi povis. Malfacile estus diri, ĉu ŝi turnis ian atenton sur la diroj de l’ atestantoj. Tamen ili estis laŭtaj