Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj daŭris longan tempon. La korpulenta kaj grizhara Roĵnowska en nemoda mantelo kaj kun plata ruĝa floro sur la ĉapelo, viŝante per tuko la ŝvititan grandan bonaniman vizaĝon, kelkajn fojojn ripetadis la konfeson, ke ŝi mem estas kulpa je ĉio. La konscienco ne permesas al ŝi paroli alie. Ŝi estis la unua, kiu igis Johaninon Lipska’n instrui infanojn. La knabino estas malriĉa, bezonis perlaboron; kaj ŝi mem havas nepinojn. Se ŝi scius, ke tio-ĉi estas io malbona, certe ŝi ne estus iginta ŝin, sed je Kristo ŝi ĵuras, ke eĉ ne venis en ŝian kapon, ke ŝi konsilas al ioajn malbona. Grizajn harojn ŝi havas, ŝia vivo pasis en tiu-ĉi urbo, kaj ke ĉiuj atestu, ĉu ŝi iun-ajn instigis al io-ajn malhonesta. Ekploretante ŝi ankoraŭ unu fojon komencis