Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ripeti, ke ŝi mem igis… eĉ petis… sed oni donis al ŝi signon, ke ŝi jam eksilentu kaj sidiĝu.

La amikino de la posedantino de l’kalandro, propraĵulino de du dometoj, malgrandeta seka virino, brilanta en tiu-ĉi kunveno per kaŝmira vesto kaj elegantaj manieroj, deklaris per voĉo mallaŭtigata, sed kun agrabliĝema rideto, ke la librojn, kiuj kiel „corpus delicti“ kuŝis antaŭ la juĝantaro, ŝi efektive aĉetis kaj donacis al Lipska, kiu preparis ŝian filon por la tria klaso tiel bone, ke nun, se li ne estus ankoraŭ tro malgranda, oni lin estus akceptinta eble en la kvaran klason. Tre konscience ŝi instruadis, tre konscience… tiel konscience, ke ŝi konsideris kiel sian devon plialtigi al ŝi la pagon. Se ŝi estus sciinta, ke tio estas ia malbonaĵo, ŝi certe ĝin ne estus far-