Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

inta, sed parol’ de honoro, ke ŝi ne sciis. Kiu havas infanon, devas klopodi pri ĝia edukado, kaj jen proksime guvernistino honesta, konscienca kaj pli malkara ol aliaj, ĉar ŝi estas malriĉa orfino… Tie-ĉi ŝi faris antaŭ la juĝantaro elegantan riverencon, kaj ĉiam agrabliĝeme ridetanta kaj kun iom tremantaj lipoj kaj palpebroj ŝi sidiĝis apud Roĵnowska.

De la laŭvice demandata lavistino, edzino de la drinkulo seruristo oni povis sciiĝi malplej, ĉar tiu-ĉi virino, altkreska kaj malgrasa, kun vizaĝo laŭlarĝe kaj laŭlonge sulkigita pro doloro kaj zorgoj, en simpla mallonga jupo kaj kun granda tuko sur la kapo, estis tiel timigita kaj ĉagrenita, ke krom kelkaj konfuzaj apenaŭ aŭdeblaj vortoj, ŝi nenion povis elparoli. Ŝiaj brakoj tremis sub la granda tuko, kaj el la okuloj