Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bruligitaj per la vaporo de akvo bolanta kaj per la varmego de l’ gladigiloj, larmoj kiel pizo faladis sur ŝiajn dikajn, brogitajn, sur la brusto kunplektitajn manojn. El tuta ŝia parolado oni povis aŭdi nur vortojn: filo dekdujara, patro drinkulo, drinkejo en tia sama domo, lernado, bona fraŭlino… Oni silentigis ŝin baldaŭ, kaj anstataŭis ŝin la masonisto.

Tiu-ĉi parolis por si mem kaj por sia antaŭantino kaj li parolis multe, rapide kaj tiel laŭte, ke kelkfoje oni admonis lin, ke li malaltigu la voĉon, kion li tuj obeis, sed per sia forta muskola mano ŝirante sian latunan horloĝan ĉenon aŭ malordigante sur la kapo sian densan malmolan hararon, tuj ree fervoriĝis kaj pli laŭte ol estus konvene, pruvadis, ke se li por la instruado de sia fil-