Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ino pagis al la fraŭlino per terpomoj kaj legomo, videble li tre klopodis pri tio, ke sia filino lernu ion. Sendi ŝin edukejon estas ja por li tro multekoste. Kion li do devis fari? Kaj kion li ja faris malbonan? Aŭ tiu-ĉi fraŭlino kion ŝi faris malbonan? Post tiu-ĉi demando li etendis la brakojn ambaŭflanken kun tia gesto kaj tiel malfermegis la okulojn, kvazaŭ antaŭ li la tuta mondo renversiĝus kaj li neniel povus kompreni, kial oni ŝin kulpigas.

Post tiu-ĉi masonisto donis siajn atestojn ankoraŭ la bakisto, la domgardisto, ia veturigisto kaj ia oficistvidvino, fine kaj plejlonge tiu, kiu faris la malkovron, ke en la etaĝeto de l’ domo, kie troviĝas drinkejo, areto da infanoj sciiĝadis, ke abelo havas kvar flugilojn, ses piedetojn du kornetojn kaj pikilon, ke kvar de