Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dek estas ses, ke al sia proksimulo oni devas fari nenion, kio estus malagrabla al ni mem, k. t. p. kaj ke ĝi sciĝadis pri tio, — terurege — en patra lingvo!…

Dum la momenta silento, kiu fariĝis post kiam finis la lasta atestanto, la rigardo de Johanino malrapide deglitis de supre malsupren sur la homamason plenigantan duonon de la salonego. Ĉiuj sidis sur la benkoj, atente kaj silente sekvantaj la kuron de l’proceso. En la multkolora kaj senmova en tiu-ĉi momento amaso distingiĝis unu homo, kiu ne sidis sed staris. Por pli bone vidi ĉion li staris post la benkoj sur ia malgranda subaĵo tiel alpremita per la ŝultroj al la muro, kvazaŭ ili estus algluitaj. La okuloj de Johanino fiksis lian vizaĝon kaj pleniĝis je teruro.