Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tio estis ŝia frato, sed kiel alian mienon li havis nun. La sekajn brakojn en la elfrotitaj manikoj li krucigis kaj forte premadis kontraŭ la brusto; sur la paperblankaj vangoj montriĝis ruĝaj makuloj etenddiĝantaj ĝis la rando de l’ mallumaj okulvitroj. Li spiris rapide kaj la buŝon li havis iom malfermitan. Kun streĉita atento li aŭskultis la mallongan sed energian kulpigon, kiun proklamis la prokuroro kaj la iom konfuzan defendon de l’advokato. Poste la prezidanto turniĝis al Johanino deklarante, ke ŝi havas la rajton diri en tiu-ĉi afero la lastan vorton kaj demandante, kion ŝi povus kaj volus diri por sia defendo. Super la altan pezan apogilon de la benko de l’kulpigitoj leviĝis delikata blondhara nigre vestita knabino. La palpebrojn ŝi havis mallevitajn, la