Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

staturon trankvilan kaj la voĉon iom tremantan:

— Mi instruis infanojn, mi pensis, ke mi agis bone…

Tie-ĉi por momento ŝia vizaĝo frapante ŝanĝiĝis. Kvazaŭ ekboliĝis en ŝi iaj fortegaj sentoj ŝi levis la frunton, ŝiaj okuloj ekbriliĝis, la lipoj ektremis, kaj korektante sian lastan frazon ŝi laŭte kaj malkonfuze diris: kaj ankaŭ nun mi pensas, ke mi bone agis.

Senkondiĉe ŝi estis kulpa. Tamen estis mirinde, kial la prezidanto ne leviĝis tuj por iri kun la kolegoj en la konsilĉambron, sed sidis kelkajn minutojn kun kapo iom levita kaj kvazaŭ en ĉielarkon enrigardadis la kulpigitan, kun kia esprimo de okuloj? — tion pro la malproksimeco neniu el la homamaso povis rimarki. Rigardadis ŝin ankaŭ liaj kolegoj, el kiuj unu forte kuntiris la brovojn. Tio-ĉi