Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

daŭris mallonge, poste ili stariĝis kaj foriris. Ne baldaŭ ili revenis. La afero estis simpla kaj klara, kial la interkonsilo daŭris tiel longan tempon?

Tubavoĉe la juĝeja servisto anoncis, ke la juĝantaro revenas. Kun murmuro simila al brueto de arboj movigitaj per vento, ĉiuj leviĝis. Ĉe l’ tablo kovrita per tuko la prezidanto kune kun la kolegoj stariĝis kaj komencis legi la juĝon. Oni povis rimarki, ke li legis per voĉo iom pli mallaŭta ol kiam li parolis antaŭe. Johanino Lipska estis kondamnita je mona puno de ducent rubloj, kaj en okazo de nesolventeco, je tri monatoj de malliberejo.

La kunsido estas finita; la publiko eliras el la juĝejo. Tie kaj tie-ĉi la leĝistoj interparoletas, ke la knabino estas feliĉa, ĉar ŝi per malgranda puno pagos sian kulpon.