Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tamen malgrandeco kaj grandeco estas ideoj eksterordinare rilataj. Tiel certe pensis Mieĉislao Lipski, kiu aŭdinte la juĝon ne faris eĉ plej malgrandan movon kaj staris kiel antaŭe apogita kontraŭ la muro kaj premanta kontraŭ la brusto la krucigitajn brakojn. Oficisto ia kun kolumo maldense brodita je oro tie pasis kaj rimarkinte lin haltiĝis antaŭ li. Videble li konis lin kaj kun bondezira rideto li komencis:

— Nu kio, Mieĉislao Antonoviĉ’! Bone ĉio finiĝis! Sed kiel estos? Pago ĉu malliberejo? Morgaŭ matene mi venos al Vi. Sed pli bone estus pagi… Ducent rubloj estas ne multe, kaj domaĝe estus, se la fraŭlino… Kaj li foriris. En tiu-ĉi momento Mieĉislao deŝiriĝis de l’muro kaj saltis eliron. Kelkaj oficejaj kolegoj volis haltigi lin, diri ion, eble