Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konsili… Sed liaj okuloj estis tiel brulantaj, ke el post la mallumaj okulvitroj oni povis vidi ilian brilon, kaj la akraj kubutoj dispuŝadis ĉiujn kaj ĉion ĉirkaŭ li. Tiel li elkuris en longan galerion kun vico de grandegaj helaj fenestroj, tra kiu fluis la publiko, malrapide malaperanta malsupre sur la ŝtuparo. Tie li ekrigardis malantaŭen kaj en la niĉo de unu el la fenestroj li rimarkis Johaninon, kiu tie staris eble atendante lin, eble ne havante la forton ĉu kuraĝon fari al si vojon tra la homamaso. En tiu momento ŝi sekvis per la okuloj grupon da personoj sin trovantaj jam en la kontraŭa fino de l’ galerio. Tio estis du virinoj kaj unu viro ĉie en tiu urbo konata, la beleta, havanta grandan klientaron, precipe plaĉanta al sinjorinoj, doktoro Adamo. Kiel multegaj aliaj