Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homoj li venis tien-ĉi por aŭdi interesantan proceson, kaj facile oni povis observi, ke li eliris sub influo de seriozaj kaj malgajaj impresoj. Tamen, kiam unu el siaj akompanantinoj, altkreska kaj orname vestita fraŭlino, kun rideto lin alparolis, li ankaŭ ekridetis kaj en la komenco de l’ŝtuparo oferis al ŝi sian brakon. Johanino eksentis en tiu-ĉi momento, ke iu kaptas ŝian manon kaj ekvidis Mieĉislaon, kiu klinita super ŝi, rapide kaj mallaŭte ekparolis:

— Iru sola domen. Mi nun ne povas iri kun vi. Mi havas en la urbo urĝajn aferojn. Post kelkaj horoj mi revenos. Iru sola domen.

Li enrigardadis ŝin per siaj fajrigitaj okuloj, kaj forte premante ŝian manon li aldonis:

— Ne timu, nur ne timu… ne timu!