Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kelkajn horojn poste Mieĉislao Lipski lacapaŝe supreniris la ŝtuparon de sia loĝejo, malrapide pasis la kuirejon kaj en la apuda ĉambro kun laŭta ĝemo sidiĝis sur la malmola malnovmoda kanapo. Li estis videble lacigita, lia vizaĝo ree havis sian paperan blankecon; kun gesto de enpensiĝo li frotadis per sia blanka longa mano la sulkigitan fruton. Li tute ne miris, ke li ne vidis Johaninon en la kuirejo. Eble ŝi malsupreniris en la korton aŭ eble la bonkora Roĵnovska invitis ŝin por tiu-ĉi tago.

Tamen Johanino estis en la kuirejo, nur ŝi sidis kaŝita post la alta lito en malluma angulo. Vidante la entrantan fraton ŝi ne leviĝis tuj, kiel kutime ŝi faradis por saluti lin kaj demandi, ĉu li ne bezonas ion. Eble ŝi ne povis tuj elŝiriĝi el sia