Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

enpensiĝo aŭ ŝi iom ĉagrenis, ke li tiel longan tempon forestis. Post kelkaj minutoj tamen ŝi leviĝis kaj mallaŭte eniris lian ĉambron.

— Vi do estas! kie Vi estis? demandis Mieĉislao.

— Mi estis dome, nur Vi min ne rimarkis. Roĵnovska estis tie-ĉi kaj invitis min, ke mi iru por la restanta tempo de l’ tago al ŝi, sed mi ne volis… Mi pensis, ke Vi baldaŭ venos… vi venis tiel malfrue…

— Aha, malfrue, murmuris la kancelariisto. Tia indiferenteco de la frato por ŝia sorto videble pikis ŝian koron. Ŝi staris kelkajn paŝojn antaŭ li, la manoj kunplektitaj sur la jupo, ŝiaj okuloj malgaje lumis en la mizera vizaĝo.

— Mi pensis, ke Vi volos interparoli kun mi la lastan tagon… antaŭ la disiĝo…