Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kia lasta tago? Kia disiĝo — ekmurmuris ree la frato.

Ĉu vi jam estus forgesinta, ke morgaŭ oni min kondukos en malliberejon?

Ŝian vizaĝon trakuris kelkaj nervaj ektremoj. Sed baldaŭ ŝi daŭrigis:

— Tri monatoj estas tempo sufiĉe longa… kaj ankaŭ poste mi plej certe jam ne revenos al vi, sed mi serĉos ian ajn servon… Ni do devas pensi pri via mastraĵo. Hodiaŭ vespere mi kunskribos detale Vian vestaron, por ke Vi sciu, kion Vi havas, kaj ne lasu Vin ĉirkaŭŝteli. La patrinon de Konstanĉjo mi dungos, ke ŝi venadu ĉiutage matene ordigi vian loĝejon kaj pretigi la samovaron. Dome Vi jam ne manĝados, ĉar kiu nun kuirus por Vi? Sed mi iros por momento al Roĵnovska kaj pet-