Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

os ŝin, ĉu ŝi ne volus page donadi al Vi tagmanĝojn. Vi havus ĉe ŝi manĝon pli sanan ol en restoracio… Memoru ankaŭ sidiĝante vespere por skribi, ke Vi lumigu atente la lampon, ĉar Vi kutimis fari tion ĉi tiel, ke la ĉambro pleniĝas je haladzo, kio tre malutilas Viajn okulojn…

— Kiam ŝi estis tiel parolanta, Mieĉislao rigardadis ŝin kun stranga esprimo de l’okuloj. En tiuj ĉi frutempe lacigitaj kaj malsanaj okuloj estis tiom da gajeco kaj samtempe tiom da bedaŭro, ke malfacile estus diri, ĉu li tuj ekridegos aŭ ekploregos. Kiam Johanino finis paroli li demandis:

— Ĉu Vi finis?

— Jes — ŝi respondis — cetere dum la hodiaŭa vespero kaj la morgaŭa mateno eble mi ankoraŭ ion rememoros.