Ĉi tiu paĝo estis validigita
Ne fortirante sian rigardon de ŝi kelkajn sekundojn li balancadis la kapon, kvazaŭ li mirus aŭ dolorus. Poste li komencis paroli per sia naza voĉo:
— Kaj Vi vere povis pensi, ke mi permesos, ke vi iru malliberejon kaj sidu tri monatojn kune kun ŝtelistoj kaj perditaj virinoj en malpureco, en koto?
Nun Johanino forte ekmiris.
— Kiel povas esti alie? Juĝo… ne protestebla.
— Ĉu vi ne aŭdis: mona puno de ducent rubloj aŭ malliberejo… ducent rubloj… klare du-cent. Ĉu vi ne aŭdis?
— Ŝi ekridetis suprentirante la brakojn.
— O jes, mi aŭdis. Sed tio estas tute egale. Por mi havigi tian sumon estas same, kiel depreni stelon