Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de l’ ĉielo; mi eĉ ne ekpensis pri tio.

Aha! vi ne ekpensis — ekriis la skribisto — kaj ekstariĝinte de l’ kanapo li rektiĝis en tuta sia maldikeco kaj alteco kaj larĝe streĉis siajn brakojn, kio donis al li ian similecon al ventmuelilo. Tiel starante kaj movante la brakojn kiel muelilajn radiojn li kriis:

Vidos Vin la malliberejaj gardistoj same kiel siajn orelojn sen spegulo. Mi kraĉas sur monon tie, kie estas afero de honoro kaj eble de vivo de mia fratino! Bagatelo! tri monatoj en malsekaj muroj en malpureco kune kun ŝtelistoj kaj senhontulinoj! Vi estas filino de profesoro, fraŭlino bone edukita. Tial ke ni malriĉiĝis, ni jam devus malpuriĝadi en malliberejo kune kun ŝtelistoj, drinkistoj! ĥa ĥa ĥa! ĥa ĥa