Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĥa! Li ne paŝadis, sed kuradis en la ĉambro, spirante rapide, nerve ridante kaj gestadante.

Johanino pro miro larĝe malfermadis la okulojn.

— Sed je Dio! Mieĉislao, kion Vi parolas? El kie Vi prenus tiom da mono? Estas ja neebleco!

Li ekstaris kaj per manplato frapis la tablon.

— Jen mi prenis! Jen mi ricevis! Jen Vi konvinkiĝos, ke mi ne estas tia malpovulo, kia mi ŝajnas esti, kaj ke Vi ne estas jam tiel tute sola en la mondo!

Ŝi eksaltis kaj forte kaptis liajn manojn. Multegaj sentoj skuadis ŝiajn trajtojn: neatendita espero liberiĝi de io, kion ŝi en sekreto de sia animo morte, timis, ĝojo, kiun faris al ŝi tiu eksplodo de frata amo, pleje tamen teruro…