Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per tiu-ĉi urĝa demando kaj penetradis lin per siaj okuloj, ĝis li malvolonte kaj preskaŭ kolere elparolis la nomon de unu el plej konataj en tiu-ĉi urbo procenteguloj.

Johanino rompis la manojn kaj poste per ili kovris sian vizaĝon.

Dio mia! ŝi diris — Dio! Dio!

Kelkajn minutojn ŝi nenion povis elparoli krom tiu unu verto. Ŝia malfeliĉa frato pro ŝi, per ŝi fordonadis sin en la manojn de procenteĝulo, eniradis en abismon de ŝuldoj, ĉagrenoj, mizero… Ŝi deprenis la manojn de l’ okuloj kaj ĉirkaŭprenante lin per la brakoj ŝi komencis petegi lin, ke li permesu al ŝi iri en malliberejon. Ŝi diradis al li, ke ŝi estas sana, forta, juna, kaj povas elteni ĉion, ke estas juste, ke ŝi sola portu la respondecon por sia agado, ke tiu ŝuldo, kiun li faris, centfoje