Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pli ŝin doloras kaj timigas ol tiuj tri monatoj… tie! Kaj kiam li neante ĉiam balancadis la kapon kaj kortuŝite sed decidite ripetadis: „Ne Johanjo, ne! ne! mi nepovas konsenti“! ŝi surgenuiĝis kaj ĉirkaŭprenante liajn genuojn per la manoj petegis lin per hajlo de vortoj, kiuj fariĝadis pasiaj krioj:

Mieĉjo plej kara, permesu, permesu, permesu al mi iri tien kaj la monon redonu al tiu, de kiu vi ĝin prenis… Tuj, tuj portu ĝin al li. Permesu, frateto ora, permesu al mi iri tien. Ŝi ploris per hajlo de larmoj. Granda, hela harligo devolviĝis de ŝia kapo kaj displektita, malordigita kiel fluaĵo de pala oro surŝutadis la ŝuojn de l’ skribisto. Sed li kliniĝinte rapide levis ŝin kaj per siaj longaj malmolaj manoj forte alpremis ŝin al sia brusto.