Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Tio jam, mia kara, ne povas esti. Tiun-ĉi monon mi jam ne povas redoni. Ĝi jam estas en la manoj de tiu oficisto, kiu estis venonta morgaŭ matene por konduki Vin en malliberejon.

…Kaj nun li ne venos, ĥa, ĥa, ĥa!

Lia rido sonis iom malsaĝete, iom nerve kiel strange intermiksitaj triumfo kaj maldolĉeco. Ŝi mallaŭte, profunde ploris sur lia brusto. Ĝi fariĝis. Tial li kelkajn horojn ne revenadis hejmen, ĉar li klopodadis monon kaj portis ĝin al tiu, al kiu tio-ĉi apartenis. — Dankemo senlima, ĝojo pro liberiĝo, kompato kun la frato kaj timo pro lia estonteco movigadis profunde la knabinon skuatan de la teruraj impresoj de tiu-ĉi tago. Ŝi ne povis paroli, sed nur el tuta forto alpremiĝadis al la brusto de tiu-ĉi strango junulo, kiu ŝajnis tiel