Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

turmentita kaj apatia, indiferenta, kaj nun…

Ŝi alpremis la lipojn al sia mano kaj mallaŭte diris:

— Estu do kiel vi volis.

Mieĉislao lacigita kuŝiĝis sur la kanapo post la tablo kovrita de kancelariaj paperoj. Johanino reiris kuirejon por pretigi vespermanĝon. Ŝi plenigis la samovaron per akvo kaj staris momenton senmove. Poste ŝi prenis karbon el la forno kaj ĵetinte ĝin en la samovaron ŝi ree malsuprenlasis la manojn kaj ekstaris rekta, rigida rigardante per glasaj okuloj la ŝrankon starantan ĉe l’ muro. Tiu-ĉi meblo videble memoriĝis ŝin pri io, ĉar ŝi alpaŝis ĝin kaj komencis preni el ĝi glasojn kaj kuleretojn. Sed tiuj-ĉi du lastaj elfalis el ŝiaj manoj sur la plankon kaj ŝi anstataŭ levi ilin kaptis tran-