Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉilon kaj panbulkon. Ŝiaj movoj estis rapidaj kaj malegalaj intermomente haltigataj per neforpuŝebla enpensiĝo. Fine tranĉilon kaj panon ŝi ĵetis sur la tablon kaj kovrante la vizaĝon per la manoj kaj alpremante la frunton kontraŭ la pordeto de l’ŝranko ŝi fortege ekploris. Kion ŝi nun faros? Kia estos nun lia estonteco? O! terura malpleneco de ŝia vivo kaj pli teruraj ankoraŭ liaj zorgoj, ĉagrenoj, ruino! Ŝi sufokis la ploron, kaj ĉesis plori. Ŝi timis, ke ŝia ploro estu aŭdata en la apuda ĉambro, kaj ĉesis plori. Sed ŝi neniel povis labori, vere neniel. Ŝi bezonis pensi, pensi, pensi, kaj per tiuj pensoj konsumi la propran koron. Ŝi sidiĝis sur la benko apud la fenestro kaj pensadis. Ŝia rigida rigardo eraradis post la vitroj vidante nenion krom kelkaj nigraj malbelaj