Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tegmentoj kaj peco da ĉielo kovrita per grasa fumo supreniranta el la kamenoj. Estis en tiu-ĉi vido nenia distriĝo, nenia konsolo; do ankaŭ la mieno de Johanino fariĝadis pli kaj pli malĝoja. Ŝiaj larmoj sekiĝis, sed la palan ordinare vizaĝkoloron kovris nuanco de malagrabla flaveco, kaj ŝian senkoloriĝintan buŝon unuafoje en ŝia vivo trakuris akra kolera rideto.

Tiam la pordo de l’kuirejo ekkraketis kaj entris du infanoj. Estis la granda Kosĉio en sia vesto el dika tolo, nudpieda, kurbiĝanta kaj kondukanta per mano la malgrandan grasetan Manjon, rapide paŝetantan per siaj ankaŭ nudaj piedoj elstarantaj ĝis la genuoj el sub la senkoloriĝinta jupeto. Pasis apenaŭ kelkaj sekundoj kaj la knabo, timeme kaj kun ia malĝoja sentemeco