Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rigardante el sub la brovoj, surgenuiĝis antaŭ Johanino, kaj la knabineto, movetante la piedojn kaj la manojn kun mallaŭta rideto eksaltis sur ŝiajn genuojn. Ĉe la piedoj de Johanino kuŝis bukedo de siringo, kiu ĵus estis floranta kaj de kiu sufiĉe grandan faskon deŝiris la filo de l’seruristo, certe en ies ĝardeno, kaj senvorte metis tie-ĉi sur la plankon. Forta odoro de tiu printempa, neĝblanka floro plenigis la kuirejon. Kaj Kosĉio, ĉiam kun la sama rigardo kvazaŭ de besteto sindona kaj timema rigardante ŝin el sub la brovoj eltiris kajeron kaj malferminte ĝin komencis malrapide legi: Mal-la-bor-em-ec-o-est-as la patr-o de ĉiu-j pek-o-j. Frumatena laboro rekompencas per oro. Kaj la malgranda Manjo ankaŭ eltiris malnovan alfabetlibron, malpurigitan, ĉifitan kaj malfermante ĝin