Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sur tiu paĝo, kie estis la alfabeto, komencis: A — B — C…

Johanino mallaŭte ekridetis kaj kisis la sulkitan frunton de l’knabo kaj la ruĝan vangon de l’knabino. Ili tre ekĝojiĝis pro tio, kaj tiel fariĝis malgranda brueto. El la apuda ĉambro naza dormema voĉo demandis:

Kiu estas tie Johanjo? Kun kiu Vi parolas?

Johanino ekruĝiĝis kaj per voĉo tremanta respondis:

— Infanoj…

— Infanoj! — ekkriis Mieĉislao kaj tuj ekstaris sur la sojlo. Sur liaj vangoj ree aperis ruĝaj makuloj kaj la okuloj ekflamiĝis, sed tiufoje je kolero. Propredirite tio estis kolero kaŭzata de tiom, kiu klare pentriĝis sur lia vizaĝo, staturo kaj movoj.

— Ree infanoj! li ripetis per