Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

voĉo altigita — ĉu mi devas tute perei per tiuj malbenitaj infanaĉoj?

Ĉu ne sufiĉe jam estis da mizero? Eble mi devas ankoraŭ perdi mian oficon kaj lastan pecon da pano?

Li gestadis kolere. La timo donis al lia voĉo neatenditan forton. Preskaŭ terure li ekkriis:

— For de tie-ĉi malgranduloj! Ke de hodiaŭ Via piedo ne ekstaru ĉi-tie; ĉar se mi vin ankoraŭ ekvidos ĉi-tie, vi ricevos baton. For! Iru for.

La geknaboj malaperis.

Johanino eklumigis la lampon, pretigis la teon kaj kune kun bulko sur telero portis ĝin al la frato, kiu iam diligente estis skribanta. Ĉiutage li pasigadis sur tia skribado longajn horojn tiel en la oficejo kiel ankaŭ dome. Metinte teleron kaj glason sur la tablon ŝi kliniĝis kaj kisis