Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la klinitan super la paperoj kapon de la frato. Oh! Eĉ la plej malgrandan koleron ŝi ne sentis kontraŭ li. Li estis prava tiel agi. Ŝi nur sentis, pensis, ke ŝi ree necese devas ion komenci kun si, plej baldaŭ!

Dume ŝi sidiĝis en la kuirejo kaj komencis brodi sur nova naztuko la monogramon de Mieĉislao.

La siringo, kiun alportis Kosĉio, plenigadis la kuirejon per malsobriganta odoro; la samovaro staranta ĉe l’forno zumis kaj vaporis, el malsupre, el sub la planko oni povis aŭdi surdajn bruetojn interrompatajn de tempo al tempo per frapo de ia renversata meblo aŭ per disputema aŭ diboĉa krio. La drinkejo komencis sian noktan subteran vivon.

Sed kio tie ekmoviĝis post la lito kaj el krepusko malalte ĉe l’tero komencis elŝoviĝi maldistingebla?