Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

besteto? infano? Iaj du manetoj apogadis sin sur la planko, iaj helaj haroj ekbriletis ore antaŭ la malpura muro, ia paro da okuloj eklumis per klara lazuro… Estis infano, kiu kelkajn sekundojn, mallaŭte, rampante kiel kvarpiedulo subite kun eksplodo de rido eksaltis sur la genuojn de l’rigidita en sia malĝojo knabino. La granda Kosĉio estis forkurinta, sed la malgranda Manjo kaŝis sin post la lito kaj atendis, ĝis kiam la sinjoro ĉesos koleri kaj krii. Ŝi pasigos tie-ĉi la nokton, kiel ŝi jam faris multfoje, kaj nun ŝi volas iom legi en sia alfabetlibro, montri kion ŝi jam scias… Ĉion de a ĝis p… de p ŝi ne scias, sed „hieraŭ“ ŝi lernos. Certe ŝi volis diri „morĝaŭ“ kaj diris „hieraŭ“, sed tio ne malhelpas! Johanino ree kisis ŝin kaj demandis, ĉu ŝiaj gepatroj scias, ke ŝi intencas pasigi la nokton tie-ĉi.