Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

El la apuda ĉambro eksonis demando: kiu ree tie? Kun kiu Vi parolas Johanjo?

Mallaŭte, konsternita respondis Johanino:

Estas la malgranda Manjo… Ĉu mi devas diri al ŝi, ke ŝi iru for?

En la apuda ĉambro longan minuton daŭris silento, fine naza voĉo vira elparolis:

— Donu al ŝi iom da teo.

Malsupre sub la planko ree io laŭte ekfrapis, kaj farigis intermiksita bruo. Ĉu tie ia drinkulo renversiĝis kaj frapis benkrandon per sia kapo? Ĉu homo levis pugnon kontraŭ homo tiel forte, ke li ĵetis lin teren, sur la plankon kovritan per malpuraĵo kaj superververŝitan per drinkaĵo? Eble per tia bruo ekboliĝis tie sensenca, diboĉa amuzaĵo?

Super la maldeca bruo de l’drink-