Paĝo:Orzeszko - A… B… C…, 1909, Ender.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ejo, en la kuirejo lumigata per malgranda lampo kaj plenigita de odoro de l’siringo, la pala knabino kun vizaĝo laca kaj okuloj ploraj tenis sur la genuoj nudpiedan grasetan ridantan infanon. El sub la senkoloriĝinta vesteto la ruĝa infana maneto ree eltiris la ĉifitan alfabet-libron kaj la arĝenta voĉeto eksonoris per longa petola rido.

El la apuda ĉambro aŭdiĝis malkontenta siblo:

Si-len-tu!

Silentu, ripetis Johanino klinita super la infano. La malgrandulino sufokis la arĝentan sonoron de sia voĉo kaj per mallonga fingreto frapante ĉian literon mallaŭtege, apenaŭ aŭdeble legis:

A… B… C…