Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis nun scivole elrigardis sur la korton.

De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.

— Sinjorino, — ŝi diris, — mi plenumis jam ĉion… mi pagis, al kiu oni devis… jen estas la resto de la mono…

Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da monpaperetoj.

La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.

— Mi dankas vin, Sonjo, — ŝi diris mallaŭte, — vi estis por mi tre bona.

— Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, — ekkriis la knabino, — mi servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli bone, ol ĉe vi.

Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur kiu estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo, sed la virino en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en siaj blankaj delikataj manplatoj.

— Kaj nun, Sonjo, — ŝi diris, — adiaŭ…

— Mi akompanos vin al la nova loĝejo, — rediris la knabino, — mi tuj vokos veturilon.

Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ unu le la domoj ĉe la strato Piwna.

Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon malnovan kaj malgajan.

La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn kaj la fenestrojn de la domo.

— Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?

— Ĉi tie, mia infano, — per mallaŭta voĉo respondis la virino en la funebra vesto, kaj ŝi turnis sin la pordisto, kiu staris en la pordego.